ETEY estas unika oportuno por akiri la necesajn konojn kaj kompetentojn por iĝi vera trejnisto.
ETEY estas partnera projekto kunordigata de TEJO kaj subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, ĝia celo estas krei la unuan generacion da TEJO-trejnistoj. La partneraj landoj estas Danujo, Germanujo, Italujo, Katalunujo, Nederlando kaj Polujo.
La projekto konsistas el ampleksa trejnadprogramo por provizi la partoprenantojn per ĉiuj kapabloj kaj iloj kiujn ili povus bezoni dum TEJO-trejnista kariero. La celo estas doni bazon da konoj, spertoj kaj labormetodoj. La programo disvolviĝos en du eventoj kaj reta laboro inter la du. Por pliaj detaloj pri la sesioj bv. klaki ĉi tie.
La trejnadprogramo estas ampleksa ĉar la celo estas ambicia, ja oni lernos profesion. La tagoj estos intensaj sed ekscitigaj kaj vi multege lernos, laboros kaj kundividos.
Por la partoprenantoj de la programo ni disponigas trejnad-skatolon kie oni trovos utilajn materialoj kaj ilojn.
Trejnad-skatolo
