Home > Sesioj

 

La programo “Trejnado por Trejnistoj” disvolviĝos en du eventoj.

Unua sesio okazos kadre de la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en la urbo Pesaro, Italio ekde la 23-a ĝis la 29-a de marto. La trejnado daŭros 5 tagojn – 8 horoj tage kun duontaga paŭzo, tio egalas al 36 horoj.

La temoj estos:

  • Teamkonstruado
  • Teoria parto: “Kiel homoj lernas
  • Kiel prepari trejnadon
  • Kiel prepari la trejnmaterialojn

Dua sesio okazos dum Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Vroclavo, Pollando ekde la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016. Tiam la trejnado daŭros 2 tagojn – 8 horoj tage plus 4 tagoj (por prepari finan trejnadon kaj liveri ĝin).

La temoj estos:

  • Prezentaj kapabloj
  • Mastrumado de homoj kaj de lernoĉambro
  • Niaj “novaj” trejnistoj trejnos duope dum duona tago

Krom la du sesioj, partoprenantoj laboros rete. Persone ili devos legi librojn kaj duope prepari trejnmaterialojn, resumi kunlabore, kunmeti informojn ks.