Home > Dokumentoj > Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO

Kiel rilatas TEJO al la angla lingvo? Ĉu TEJO subtenas je EDE? Kio estas la lingva problemo de internacia komunikado? Ĉu ni deziras, ke la mondo havu nur unu lingvon? Tiujn kaj plurajn aliajn demandojn rilatajn al lingvopolitiko pritraktis Komitato de TEJO.

Surbaze de diskutoj en Kievo Nico Huurman pretigis dokumenton, kiu estis aprobita de la komitato dum la Eksterordinara Komitatkunveno de TEJO okazinta dum Junulara E-Semajno 2011 en Gdansko. La dokumento celas doni al TEJO-aktivuloj koherajn respondojn al ofte starigitaj demandoj de ekstera publiko. Ĝi unuavice aplikeblos en ekstera reprezentado de TEJO. Aliflanke ĝi povas havi helpan rolon por ĉiuj Esperantistoj kies opinioj kaj ideoj kongruas kun tiuj de TEJO esprimitaj en la dokumento.