You are here

TEJO Aktuale

logo de ta
TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO. Ĉiu povas aboni ĝin senpage. Ĝi aperas sufiĉe ofte kaj enhavas nur koncizajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj. Se vi havas iun interesan novaĵon kaj volas, ke ĝi aperu en TA, sendu ĝin al ni.

Ekzistas multe da paperaj revuoj, el kiuj oni povas ĉerpi diversajn informojn; sed ofte okazas tiel, ke novaĵoj aperas lastminute kaj necesas ke aliaj homoj estu rapide informitaj pri ili. Paperaj eldonoj en tiaj kazoj ne helpas, ĉar ili tro malrapidas. Ankaŭ elektronikaj informkanaloj laŭ ni tro abundas.

Pro tio TEJO decidis krei ankoraŭ unu servon, pere de kiu ĉiuj novaĵoj povu rapide atingi siajn celojn en konciza maniero.

  Oficiala retpaĝaro de TEJO Aktuale


Jen la enhavtabelo de la aktuala eldono:

TEJO-aktuale estas retpoŝte abonebla en tiu retpaĝo.

Esperanto