You are here

Fonduso: Partoprenu IJK-n

TEJO havas fonduson nomata "Partoprenu IJK-n", per kiu ni klopodas ĉiujare finance subteni la partoprenon de kelkaj niaj membroj al la IJK. La celo estas ebligi al tiuj kiuj jam aktive agadas loke aŭ eĉ internacie (sed ne havas sufiĉajn financajn rimedojn) partopreni la plej gravan junularan aranĝon de la jaro. TEJO kutime lanĉas konkurson printempe por elekti la aktivulojn kiuj profitu de la fonduso. Reciproke la subvenciitoj helpas en diversaj taskoj dum la kongresa semajno.

  Partoprenu IJK-n 2015

Nuntempe preskaŭ la sola fonto de la fonduso estas la gajnoj de antaŭa IJK. Tial ni povas subvencii kutime nur ĉirkaŭ 3–4 gejunuloj. Ni invitas vin subteni la fonduson – via mon-kontribuo rekte helpos al junaj aktivuloj!

Ekde la starigo de la fonduso, ĝi subvenciis laŭ la jaroj:

2014

Romualda JEZIOROWSKA, Pollando
Olga ŜILAJEVA, Rusio
Juan Sebastian QUINTERO SANTACRUZ, Kolombio
Nicholas WOODS, Usono

2013

Allan ARGOLO, Brazilo
Anna Maria KONIECPOLSKA-BIEŃ, Pollando
Dorota RODZIANKO, Pollando
Ivan CAMILO QUINTERO SANTACRUZ, Kolombio
POÓR Veronika, Hungario/Britio
SZILVA Szabolc, Hungario

2012

Rafael HENRIQUE ZERBETTO, Brazilo
Jérémie SABIYUMVA, Burundo
Paweł FISCHER-KOTOWSKI, Pollando
Karina MĄKOSA, Pollando
Francesco MAURELLI, Italio/Britio

2011

Przemysław WIERZBOWSKI, Pollando
Aurora LUNLUM (ne ricevis vizon)
Joni KIS-LEV, Israelo

2010

Luana ARAUJO DE FRANÇA, Brazilo
Tina TIŠLJAR, Kroatio
Roger GOTARDI, Brazilo

2009

Jérémie SABIYUMVA, Burundo (ne ricevis vizon)
Alexandr DIVERINSKIY, Rusio (ne ricevis vizon)

2008

Arina OSIPOVA, Rusio
Manal EL-TAYAR, Libano (ne ricevis vizon)
Morayma MARTĺNEZ, Meksiko
Daniel MORENO, Meksiko

2007

Archana JOSHI, Nepalo
Andrew LUTZ, Aŭstralio

2006

Leandro SOUZA MOREIRA, Brazilo
Franz-Joseph GEIDEL, Hungario/Aŭstrio

2005

Apsana GIRI, Nepalo †
Rogener PAVINSKI BARBOSA, Brazilo

Esperanto