You are here

TEJO serĉas...

TEJO kaj ĝiaj kunlaborantoj konstante serĉas helpantojn kun plej diversaj kapabloj por realigi ĝiajn projektojn. Tralegu ĉi sube la anoncojn kaj fariĝu helpanto!
Landa Organizanto

Priskribo:
Sub respondeco de PS-teamo, Landaj organizantoj partoprenas en la kreo de la adreslibro de Pasporta Servo kaj respondecas pri akurateco de la datenoj de siaj samlandanoj. Sxi/li kontrolas la datenojn por ke ĝi kongruu kun la necesa formato de la libro kaj kutimoj de la lando, kontaktas la gastigantojn, varbas novajn kaj reklamas por pasporta servo, kolektas kaj plusendas necesajn informojn por kompilo de la libro.
Postuloj:
La Landa Organizanto prefereble bone konas la gastigantaron de sia propra lando, konas necesajn detalojn de sia lando (rilate al nomoj, telefonnumeroj, adresoj, ktp), kaj bone konas pasportan servon mem, sen necese esti nun gastiganto aux gasto. Membreco en pasportaservo.org (senpaga) estas bonvena kaj multe faciligos la taskon. Scipovo uzi komputilon kaj interreton estas ankaŭ preferata, Tamen solvoj estos trovataj por homoj kiuj ne kutimas kun komputilo. Ŝi/li scipovas Esperanton sufiĉe bone por labori.
Dauxro:
Ekde nun ĝis marto po 0-2 horoj tage, milda aktiveco dum la cetero de la jaro bonvenas
Kontaktu
pasportaservo cxe tejo.org

KER-Komisiono pri Eksteraj Rilatoj Ĉu vi ŝatas Eksterajn Rilatojn? Ĉu vi volas scii kion ni umas tie? Ĉu vi volas testi vian potencialon kaj viajn ideojn pri tio? Ĉu vi vola serĉi novajn ŝancojn por prezenti esperanton kaj TEJOn? Ĉu vi volas renkonti gravulojn en Eŭropo kaj en la tuta mondo aŭ aliajn junulojn kiel vin motivitajn kaj envolvitajn en aliaj organizoj? Ĉu vi volas porti novajn ideojn por eltrovi novajn eksterajn rilatojn kadre de TEJO? Se vi jese respondis al almenaŭ unu el tiuj demandoj... KER-listo estas por vi! Niaj eksteraj rilatoj: ER estas unu el la agadkampoj de TEJO kiuj plej strategias, interesas kaj necesas evoluon. Ni estas membroj de Eŭropa Junulara Forumo kaj de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj kie ni kunlaboras kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj ankaŭ cele al politika lobio. Sed multon pli ni volas: * Difini niajn politikajn poziciojn * Starigi taŭgajn politikajn kontaktojn por ilin realigi * Evoluigi amaskomunikilan strategion * Krei kaj starigi taŭgajn informakanalojn * Starigi rilatojn kun instruaj institucioj * Esti reprezentitaj en ĉiam pli da eventoj en Eŭropo kaj en la mondo * Plibonigi videblon kaj konsideron de esperanto * Trovi konstantajn partnerojn * Eltrovi novajn manierojn kunlabori * Difini konsekvente necesan enhavon de la retejo * Homoj kiuj deziru plenumi tion! La retlisto: Ni bezonas medion por ke ni povu konstrueme kunlabori al tiaj celoj kaj retlisto ŝajnas esti la plej taŭga. En tiu retlisto indus: - Proponi ER-rilatan diskuttemon kaj interŝanĝi opiniojn cele al TEJO. - Rimarkigi interesan eblon kaj diskuti kiel TEJO povas eluzi ĝin. - Raporti pri la partoprenitaj neesperantistaj eventoj reprezente TEJOn. - Raporti pri sukcesaj ER de landaj aŭ fakaj sekcioj. Por aliĝi al la listo ni petas ke vi sendu al ni retmesaĝon kun mallonga memprezento kaj klarigo pri viaj motivigoj kaj kion vi plejemus fari kadre de KER... Kiam? De nun! :D Eksteraj Rilatoj mojosas!
Undefined