You are here

Internacia Junulara Kongreso (IJK)

La nokta vivo, la dancoj, la bona etoso sed ankaŭ la renkontoj, la prelegoj, la seminarioj kaj la laborgrupoj: Tio estas la programo de la intensa semajno kiun ĉiu juna esperantisto spertu! IJK estas la plej grava evento de la jaro por la esperantista junularo. La kongreso okazas ĉiujare en malsama lando. Ĝi estas organizita de landa sekcio de TEJO kaj de lokaj aktivuloj, kune kun TEJO.

La venonta IJK okazos en Fortalezo, urbo en la nordo de Brazilo, inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto.

La IJK-flago

    Kelkaj antaŭaj IJK-j:

  • IJK 2009 en Liberec, Ĉeĥio (18–25 julio),
  • IJK 2010 en Santa Cruz del Norte, Kubo (24–31 julio),
  • IJK 2011 en Kievo/Kijivo, Ukrainio (14–21 julio),
  • IJK 2012 en Hanojo, Vjetnamio (5–12 aŭgusto)
  • IJK 2013 en Nazareto, Israelo (19–26 aŭgusto)

Esperanto