You are here

Vikipedia konkurso: Monato de Vikipedio

La esperanta Vikipedio organizas dum aprilo grandan konkurson por instigi verkadon. Tiu konkurso estas malfermita al ĉiuj kiuj pretas kontribui, spertaj vikipediistoj aux ne. La konkurso premias ne nur kvanton, sed ankaux grave kvaliton juĝante la plibonigadon de artikoloj kaj aprezante bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj. Interaliaj, oni povas gajni librojn, KD-jn, DVD-jn, T-cxemizojn, aux aliĝkotizojn al la venonta SES renkontiĝo. Atentu ke nur kontribuoj al artikoloj el la listo de havendaj artikoloj validas por la konkurso. Vi ne estas vikipediemulo, sed ja ŝatus subteni la konkurson? Tiukaze, vi povas subteni verkadon de artikolo(j) aux de kategorio(j) de artikoloj, proponante Individuan premion.
Afiŝita en: