You are here

Traduku ĉuvaŝan fabelon!

Karaj samideanoj, ni ŝatus prezenti projekton "Traduku fabelon" organizata enkadre de la 14a Internacia Lingva Festivalo (Rusio, Ĉeboksari, 12-18.10.2009). La Lingva Festivalo, la plej malnova sinsekve organizata de esperantistoj en la mondo kaj jara urba evento, montras la lingvan diversecon en la mondo, kontribuas al ĝia aprezo, substrekas la valoron de la gepatraj lingvoj kaj praktike ekzempligas la utilecon de Esperanto kiel kultura neŭtrala ponto. Unu el la multaj diversaj programeroj estas la eldono de mallonga ĉuvaŝa popolfabelo La ponto de Asamat tradukota en multaj lingvoj. Krom elektronika versio, kiun vi ekvidos en la retpaĝo fine de la projekto, ni celas, ke ĝi estu ankaŭ presita kaj distribuita inter la ĉuvaŝiaj lernejoj por kontribui al la diskonigo de la festivala idearo. La eldonaĵo enhavos bildojn tiucele faritajn de ĉuvaŝiaj lernejanoj (estas paralela porinfana programero pri ilustrado de fabelo). La projekto Traduku fabelon uzos du pontlingvojn: Esperanton kaj rusan. Rusa kaj esperanta versioj de la fabelo estas ambaŭ tradukitaj de originalo en la ĉuvaŝa lingvo. Prezento de la libro okazos dum festivala semajno en kelkaj lernejoj de la respubliko kie estos organizitaj Internaciaj Karavanoj (kelkhora aranĝo kun prezento de lingvoj kaj mondkulturoj) kun partopreno de lokaj amaskomunikiloj. Tiucele ni petas la tradukon de la ĉi-suba mallonga fabelo al via denaska lingvo kaj ĝia sendo al adreso e-centro ĉe yandex.ru (al Aleksandra Fedotova) kun temo "Traduko de fabelo" laŭeble antaŭ la 1a de septembro. Eventuale kontaktu nin por certiĝi, ke ĝi ankoraŭ ne estas tradukita en vian lingvon. Ni tre kore antaŭdankas pro via kunlaboro! La organizantoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo, Rusio, Ĉeboksari.

Teksto de la fabelo La ponto de Asamat

Onidire en pratempo, antaŭ pluraj jarcentoj, ĉe la montaro Aramasi vivis la prodo Ulap. Tie li bredis sennombran kaj nekalkuleblan brutaron. Neniu plago, neniu malfeliĉo trafis lin. Tamen unu tagon la montoj komencis minace brui kaj tondri. Ĝis tiam neniam okazis io simila: la tondro tondris, la fulmo fulmegis, la pluvo torente pluvegis. La montaj lagoj kaj riveroj komencis elbordiĝi kaj inundi verdajn kampojn de la valo. La akva fluo ade kreskis kaj la gregoj de Ulap komencis suferi pro malsato. Tiam la prodo Ulap ekis preni la senfortajn bovojn, ĉevalojn, ŝafojn kaj porti ilin de la montaro al fora senakvejo. Tri tagojn kaj tri noktojn portadis Ulap sian gregon kaj ne povis finporti. Kaj savis lin kontraŭ tiu plago la olda Asamat, prodo forĝisto loĝanta sola. Dum sep tagnoktoj forĝis la olda prodo kaj el lia laboro naskiĝis mirinde bona brila fera ponto, simila al tera floro. Unu el ĝiaj flankoj staris sur la montaro Aramasi kaj la alia sur la bordo de Volgo. La patrino de Ulap pelis la malsatan gregon laŭ tiu ponto for de la brua kaj trondra montaro al verdega herbejo. Tuj post kiam la grego transiris la ponton, ĝi malaperis antaŭ la okuloj. Jen kial la ĉuvaŝoj la arkon, kiu videblas trans nuboj dum pluvo, nomas la Ponto de Asamat.
Anoncitaj kaj faritaj tradukoj: Brazilportugala, Esperanto, Eŭska, Franca, Itala, Kataluna, Kalabria, Nederlanda, Okcitana gaskona, Okcitana lengadoka.
Afiŝita en: