You are here

TEJO Tutmonde

Iam oficiala gazeto de TEJO, TT nuntempe – pro la ŝanĝiĝinta mondo kaj la Interreto, kiu transprenis la ĉefrolon en tuja informado – iĝis movada rubriko ene de la revuo Kontakto.

La kvarpaĝa rubriko aperas 6-foje jare kune kun Kontakto, kaj enhavas informojn pri la okazaĵoj en junulara Esperanto-movado. Kompletigas la rubrikon blogo ĉe tejo.org. Kontribuojn kaj aliajn korespondaĵojn rilate al la gazeto sendu retpoŝte al la redaktoro.

Siajn raportojn kaj komunikojn TEJO plu diskonigas pere de tejo.org; la patronoj de TEJO ricevas apartajn mallongajn informilojn pri la farto de la junulara organizo (eblas iĝi patrono helpe de ĉi-paĝo).

Retpoŝta adreso:
tejo-tutmonde (ĉe) tejo (punkto) org

Esperanto