You are here

Strukturo de TEJO

TEJO estas demokratie organizita: Finfine ĉion influas la membroj.

La membroj (individuaj kaj aligitaj/asociaj) aktiviĝas en landaj kaj fakaj sekcioj, kaj tiuj sekcioj nomumas komitatanojn A de TEJO.
La individuaj membroj krome povas rekte elekti komitatanojn B, ĉiun paran jaron. La komitatanoj A kaj B aldone povas elekti komitatanojn C.
La Komitato elektas la estraranojn (kiuj mem ankaŭ membros en la komitato).

La komitato kaj la estraro nomumas komisiitojn (ekzemple redaktorojn de periodaĵoj de TEJO), kiuj respondecas pri antaŭenigo de diversaj laborkampoj.

AlkroĉaĵoGrandeco
tejo-strukturo-2012-09.pdf504.36 KB
tejo-strukturo-2009-09.pdf42.94 KB
Esperanto