You are here

Plano de retpaĝaro

Kiam mi starigis ĉi tiun retpaĝaron, ĝi ja ne estis preta. Ĝi simple estis pli bona ol la malnova paĝaro kaj pro tio, ni decidis lanĉi ĝin. Jen miaj planoj por la nia reta agado:
  • trovi pli da fotoj de veraj esperantistoj (tial ni havas grafikokonkurson)
  • movi paĝaron de Pasporta Servo al nova tejo.org
  • krei paĝaron por Kontakto en nova tejo.org
  • traduki la paĝaron multlingven
  • aldoni kalendaron de TEJO-eventoj
  • reorganizi niajn dissendolistojn ekster jahugrupoj
  • ekhavi regulajn babilejajn sesiojn kun honoraj gastoj
  • esplori retan voĉdonadon por komitato
  • ekhavi blogojn por TEJO-membroj
  • plifaciligi aliĝon al TEJO-Aktuale
  • partopreni en komunumoj kiel LiveJournal kaj Orkut
  • aldoni multmediajn dosierojn de antaŭaj IJK-oj
Do, tiu listo estas tre impona kaj mi ne scias kiom mi povas fari kaj kiom rapide. Tamen, mi ankaŭ ŝatus scii pri viaj deziroj. Kion vi plej volas havi en la retpaĝaro de TEJO? Kion vi ne ŝatas en la nuna paĝaro? Ĉiuj viaj komentoj bonvenas! Chuck Smith TEJO-estrarano pri Informado
Afiŝita en: