You are here

Ĉu vi volas vian reklambutonon en la retpaĝo de TEJO?

Se vi volas havi vian reklambutonon inter la butonoj en la maldekstra flanko de la paĝo, vi povas laŭ la jenaj kondiĉoj:
  • Vi reprezentas landan aŭ fakan sekcion de TEJO (aŭ en esceptaj kazoj esperantan organizon kun ligoj al TEJO).
  • Temas pri granda internacia okazaĵo aŭ pro alia kialo vizitinda retpaĝo.
  • Vi faris reklambutonon 40 bildpunktojn altan kaj 150 bildpunktojn larĝan.
  • Vi pretas meti en vian retpaĝon reklambutonon de TEJO.
Se jes, tiam sendu retmesaĝon al oficejo@tejo.org kun la reklambutono, kaj ni baldaŭ enmetos la bildon. Se temas pri specifa renkontiĝo, skribu ankaŭ la daton, post kiam la butono ne plu aperu.
Esperanto