You are here

Estrarkunveno en Poznano

Mi ĵus revenis hejmen el Poznano, Pollando, kie mi inter la 18a kaj 21a de septembro partoprenis estrarkunvenon de TEJO. Estis la unua kunveno de la nova Estraro, do por mi la unua entute.

La etoso estis bonega. Plej grave estis ke ni (estraranoj kaj nova kaj malnova volontuloj) povis pli bone ekkoni unu la alian. Tion ni ankaŭ faris kaj mi konkludas: mojose!

Krome, dum la unuaj du tagoj ni ĝuis la vesperan programon de ArKonEs (la tagan ni trakunsidis), kiu „hazarde“ okazis samtempe kaj samloke. Fakte, la organizantoj de ArKonEs estis ĉarmegaj kaj helpemegaj kaj afable provizis al ni ĉion bezonatan por fruktodona kunsido. Unuvorte, ArKonEs faris tre bonan impreson al mi kaj mi povas nur rekomendi ĝin al ĉiuj!

Sed ni ja venis al Poznano ne por amuziĝi, sed ĉefe por labori: En entute 10 sesioj ni traktis multajn temojn, interalie la venontjaran IJKn, novajn informstrategiojn de TEJO, pluevoluigon de Pasporta Servo kaj multajn aliajn. Fine mi kun ŝoko rimarkis, ke dum ni estis okupitaj pri vigla diskutado, iel malokulfrape elkreskis longega taskolisto por ĉiuj! Ĉiukaze, la detalojn pri ĉio ĉi Vi ekhavos baldaŭ (kiam la protokolo pretos kaj Saŝa, nia estrarano pri informado, estos alvojaĝinta hejmen).

Paulinka,
Ĝenerala Sekretario