You are here

Estraro de TEJO kunvenos en Poznano dum ArKonEs.

La nova Estraro de TEJO, elektita dum IJK en Liberec, kunvenos por sia unua estrarkunveno en Poznano, Polujo, inter la 18a kaj 21a de Septembro 2009, flanke de la XXV-a ArKonEs. Do, dum partoprenantoj de la renkontiĝo ĝuos artan festivalon, la estraranoj diligente kunvenos en trankvila ĉambro diskutante pri estontaj planoj de TEJO kaj i.a. ĝiaj komunikkanaloj. Tamen la Estraro ne ĉiam estos kaŝita en la ĉambro inter la protokoloj, sed ĝi prezentos sin kaj TEJO-n al la publiko sabate je 14:00. Saŝa, estrarano pri Informado