You are here

Estrara kaj aliaj elektoj en Liberec'

Dum la 65a IJK en Liberec' la Komitato de TEJO elektis novan Estraron. Reelektitaj estis Gregor Hinker kiel Prezidanto kaj Sergeo Tyrin kiel kasisto. Aldone estis elektita Oleksandra Kovyazina (Saŝa), Irmina Szustak kaj Łukasz Żebrowski (LukiZ) kiel Vicprezidantoj kaj Paulína Kožuchová kiel Ĝenerala Sekretario. Gregor en la nova Estraro daŭre respondecos pri Eksteraj Rilatoj, Saŝa pri Informado, Irmina pri Landa Agado, LukiZ pri Kongresoj, Seminarioj kaj Aktivula Trejnado. (Kasisto kaj Ĝenerala Sekretario jam kiel oficoj estas sufiĉe laborigaj, ne necesos aldonaj fakoj.) Krom la Estraron la Komitato ankaŭ elektis novan komisiiton pri Reta Agado (Marek Blahuš) kaj anstataŭigis unu el niaj du komitatanoj A ĉe UEA, Haris Subašić, per Nico Huurman. Nova Elekta Komisiono (kiu serĉos kandidatojn por la sekva Estraro) konsistas el Rogener Pavinski, Felix Zesch kaj Carsten Mischke.
Afiŝita en: