You are here

Amu Poznanon, amu Arkones-on!

Tobiasz Kubisiowski
Pri kio pensas poloj, se ili aŭdas: Poznano? Eble pri tieaj vidindaĵoj? Eble pri famuloj el tiu urbo? Mi ne scias. Sed por esperantistoj la nomo Poznano certe ligiĝas kun la Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz kaj, kompreneble, kun Arkones – Artaj Konfrontoj en Esperanto, sendependa kaj grandskala manifestacio de Esperanto-kulturo.
Ĉi-jare la aranĝo daŭris de la 26-a ĝis la 28-a de septembro. Por la jubilea, 30-a Arkones, varbiĝis entute 204 partoprenantojn el 24 landoj. Kiel kutime, plej multaj estis poloj kaj germanoj, sed venis ankaŭ interalie brazilanoj kaj rusoj. Ne gravis tamen ĉu oni venis el Pollando aŭ el Aŭstralio, ĉu oni junas aŭ aĝas multe, nek ĉu oni estas spertulo (aŭ eĉ stelulo!) en Esperantujo, aŭ nur komencas sian aventuron kun la movado kaj kulturo – ĉiu senescepte povis senti la unikan etoson de Arkones.
Kiel kutime, la programo plenplenis je interesaj kaj diversaj eroj. Ilia kvanto – ĉirkaŭ kvardek – malebligis al la partoprenantoj partopreni ĉiujn: simple, okazadis ĝis tri samtempe. Foje tio kaŭzis grandajn dilemojn: kiun elekti? (aŭ eĉ: ĉu partopreni interesan prelegon aŭ tagmanĝi?). Sendepende de la elekto, mi pensas ke ĉiu kontentis pri la aranĝo.
Ŝatantoj de tiel nomataj seriozaj temoj certe ĝuis prelegon pri la lingvopolitiko de Eŭropa Unio, gvidatan de István Ertl. Aŭ eble tiun pri Tibor Sekelj de Tomasz Chmielik. Lingvo-reformemuloj kaj iliaj kontraŭantoj sendube interesiĝis pri la programero de Johan Derks, kiu prezentis kvar ideojn por solvi la io-ujo-konflikton. Kiu ŝatas okupiĝi pri la movado, tiu ŝajne partoprenis ankaŭ la prelegon de Barbara Pietrzak kun la nomo Montevideo 60 aŭ Pola Studenta Esperanto-Komitato sen mitoj de Jarek Parzyszek. Ĉi-jara Arkones estis granda festo ankaŭ por tiuj kiuj fasciniĝas pri la orientaziaj landoj kaj kulturoj, ĉar Roman Dobrzyński prezentis sian novan filmon Bonvenon al Nepalo. Sed ŝajne la plej grandan atenton altiris prezentaĵo pri arta aktivado de Oomoto. Kun ĝi estis ligita ekspozicio de kvar pendaĵoj kaj du te-bovloj de la sinsekvaj Oomoto-gvidantoj – estis tre unika ŝanco vidi ilin, ĉar lastfoje ili ekspoziciiĝis en Eŭropo antaŭ 40 jaroj!
Sed ja Arkones estas ankaŭ bonega ŝanco por diskuti! Okazis ekzemple paneldiskuto pri seksismo en Esperantujo – ĝiaj partoprenantoj konstatis (tamen ne unuanime!), ke seksismo efektive ekzistas tie kaj revuoj kiel ekzemple Femina estas bezonataj. Alian temon traktis neformala diskutrondo gvidata de la skipo de la blogo Egalecen – nome GLAT-movadon. Kiel montriĝis, la diskutoj estis sendube sukcesaj programeroj.
Se estas Arkones, estas ankaŭ koncertoj – ĉi-jare aparte ĝuindaj. Prezentiĝis do Zuzanna Kornicka kun siaj ĉarma voĉo kaj ĉarma filino, Kajto kun siaj kantigaj kanonoj kaj ankaŭ la duopo Birke kaj Bertilo. Mi ege ĝojis pro la ĵazkoncerto de Melono, kiu prezentis konatajn kaj ankoraŭ nekonatajn muzikpecojn, kaŭzante grandan aplaŭdon kaj fortajn emociojn.
Apud la oficiala programo ekzistas tamen ankaŭ la neformala – kiel iu anonimulo diris: subtera programo. Hazardaj aŭ antaŭfiksitaj renkontiĝoj, diskutoj en koridoroj, intervjuoj kaj ankaŭ simpla amikumado – ĉi ĉio montras, ke vere Esperanto estas viva lingvo, uzata ne nur por sciencaj kaj kulturaj debatoj, sed ankaŭ por distriĝo kaj amuzo. Tial, laŭ mi, la neformala parto de la aranĝo estas same grava kiel la oficiala – ĉar kio estas pli bona manifestacio de Esperanto-kulturo ol homoj de kvin naciecoj sidantaj pace ĉirkaŭ unu tablo, drinkantaj vinon kaj simple festantaj, en plena interkompreniĝo, malgraŭ ĉiaj politikaj aŭ naciecaj dividoj?
Resumante, la 30-a Arkones estis denove partopreninda. Mi pensas, ke neniu lasis Poznanon malkontenta – kaj se jes, tiun senton kaŭzis nur la fino de la aranĝo. Bedaŭru ĉiu, kiu ne partoprenis – nur tion mi povas diri. Kaj ĝis revido ĉe la 31-a Arkones, inter la 25-a kaj la 27-a de septembro 2015!