You are here

Nova rettrejnado por teamoj disponeblas!

Nun disponeblas nova rettrejnado kreita de la Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO!
Temas pri tre enhavriĉa trejnado pri grupformado, projektmastrumado kaj teamlaboro: per ĝi vi povos akiri utilajn konojn kaj kapablojn pri la jenaj ĉefaj temoj:

  • Procezo de teamformado kaj disdivido de la diversaj roloj ene de teamo
  • Interkomunikado ene de teamo
  • Aplikindaj kaj evitindaj decidmanieroj ene de teamo kaj konfliktsolvado
  • Diferenco inter agado kaj projekto
  • Vortumo de vizio, misio kaj valoroj de via grupo
  • Apliko de FLAM-analizo (Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj, Minacoj) al via grupo, por pli funde kompreni ties nunajn ecojn kaj la konkretajn cirkonstancojn en kiuj ĝi agas kaj agos.
  • Difino de celoj, strategioj kaj taskoj por pliefikigi vian teamagadon
  • Projektplanado kaj tempomastrumado
  • Evaluado de via teamagado

Se vi emas ektrejniĝi per tiu ĉi nova rettrejnado, bv. skribi al rtteamo@tejo.org, tiel ke niaj lertaj trejnistoj povu helpi vin pluevoluigi viajn kapablojn; krome, bv. ne forgesi helpi diskonigi tiun ĉi trejneblon, tiel ke pluraj junaj aktivuloj povu plispertiĝi per ĝi! ;-)

Amike kaj kunlabore,
Sara Spanò
Komisiito pri Aktivula Trejnado de TEJO

Afiŝita en: