You are here

Retaj trejnadoj

Retaj trejnadoj estas plureraj trejnadoj rete, kiuj havas la celon laŭeble plej efike (do malpene sed plene) transdoni la konojn necesajn pri la specifa temo. Ĉiuj eroj havas similan strukturon: iomete da klarigo estas sekvata de tasko(j). Post ke vi sendis la taskon kun la eventualaj korektoj estos sendita al vi la sekva ero.

Nuntempe disponeblas reta trejnado pri eksteraj rilatoj (16 eroj, skribu al rtker@tejo.org se vi ŝatus partopreni ĝin), pri intertraktado (12 eroj, skribu al rtnegocado@tejo.org se vi ŝatus partopreni ĝin), pri gvidado, grupa laboro (daŭras 2-3 monatojn, bezonatas ĉiusemajne 2-4 horoj por ĝin sekvi, kaj partoprenas ĝin ne individuoj, sed 3-20-kapaj grupoj - skribu al at@tejo.org se vi interesiĝas pri ĝi) kaj pri la taskoj de komitatanoj A/B (7 eroj, skribu al at@tejo.org se vi emas partopreni ĝin - vi ne devas nepre esti komitatano A/B por tion fari).

Se vi ŝatus ke estu trejnado pri specifa temo, havas aliajn komentojn, aŭ eĉ pli bone, ŝatus partopreni la laboron de la komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado, skribu al at@tejo.org!

Esperanto