You are here

Informtago pri Erasmus+ - Bruselo, 13a de februaro

Eŭropa Junulara Forumo (FoJE) organizas informtagon pri Erasmus+, la nova subvenciprogramo de Eŭropa Unio kiu inkluzivos la subvenciojn por junularaj organizoj kaj projektoj celitaj al junularo.
TEJO deziras sendi sian reprezentanton al la kunveno, kiu spertiĝu pri la programo kaj diskonigu ene de la organizo la informojn ricevitajn.

Vidu la alvokon: http://intranet.youthforum.org/newsletters/node/78666
Se vi interesiĝas partopreni, sendu ĝis la 3a de februaro, mesaĝon al oficejo@tejo.org klarigante mallonge viajn intereson kaj spertojn pri subvencipetado, kaj eventuale kiel vi pensas diskonigi ene de TEJO la sperton ricevitan.
La elektita homo devos poste sendi sian kandidatiĝon al FoJE, ĝis la 5a de februaro. Kaze de akcepto, FoJE repagos ĉiujn vojaĝ-/restad-kostojn.