You are here

Memoraĵoj de italo en Hungarujo

Mi ĵus revenis el Hungarujo kaj mi volas raporti al vi pri tiu ĉi vojaĝo! Mi partoprenis IJS-on danke al la interŝanĝo de HEJ kaj IEJ. Ĝi estis mia unua E-aranĝo eksterlande. Mi atingis Hungarujon per aviadilo de Milano kun tri aliaj italoj, la fama Lobo kaj du novuloj, liaj geamikoj. Post dormado en hoteleto matene ni alvenis al la stacidomo por preni vagonaron al la urbo Tiszafüred, kaj renkontinte aliajn geesperantistojn ni ekvivis en Esperanta etoso, plie en la urbo Füzesabony ni kuniĝis al la karavano de Alekĉjo por atingi la kongresejon. Tiam komenciĝis IJS.

En la kampadejo ni estis bone gastigitaj de hungaraj geesperantistoj, kiuj montris al ni niajn ĉambrojn, kiuj estis komfortaj kaj eĉ ne tro varmaj, ĉefe kompare kun la tendoj, kie matene ne eblis dormi pro la varmo (kaj mi certas pri tio ĉi ĉar sensukcese mi provis…). Ununura problemo estis la abundo da kuloj, kiuj estis preskaŭ ĉie ekstere kaj ene de ĉiuj lokoj. Kontraŭ ili estis veraj bataloj manbatante aŭ sin ŝirmante per kemiaĵoj.

Tuj post nia alveno ni ĉiuj ricevis T-ĉemizojn de la evento, kiuj estis kvazaŭ uniformo. Ĉiuj ĝin uzis, estas kara memoraĵo de la evento. Post nia alveno ni vespermanĝis. La vespermanĝo estis, kiel la plejparto de la manĝoj, ege abunda sed laŭŝajne iom tro varma al la varmega vetero de tiuj tagoj. Tamen ne estas vera problemo kiam ni manĝas kune kaj ĝoje.

La vesperoj estis ege interesaj kaj havis buntan programon: koncertoj, diskejo, kvizo (eble iom tro hungareca en siaj demandoj, ĉefe pri IJS aŭ la hungara historio), popol-dancoj ktp. Tiuj vesperoj permesis al ni plie interkonatiĝi gustumante brazilan kaĉason aŭ lokan brandon, tiel nomatan pálinka, kaj dancante aŭ simple aŭskultante la muzikon.

Ege interesaj estis eĉ la kursoj pli aŭ malpli seriozaj, noktaj aŭ tagaj, pri la hungara lingvo, kursoj, kiuj fakte vere utilas en trinkejo kun gedeĵorantoj kiuj parolas nur la hungaran!

Momentoj ege interesaj kaj amuzaj estis la ekskursoj: unue okazis la duontaga: la kanuumado (kiun ni preskaŭ tuj renomis kanabumado. Sed kial? Neesplikeblas…). Ĝi estis kvarhora kanuumado tra la lago Tisza, ĝi fakte estis iom laciga, sed sendube interesa montrante buntan pejzaĝon kaj plurajn birdojn kaj akvplantojn. La problemo estis nur tio, ke ne havante sperton pri kanuumado, oni ege facile eniris arbojn aŭ la lagbordon, anstataŭ rekteniri, sed forpreninte tiajn etajn problemojn la ekskurso ege bonis.

La tuttaga ekskurso okazis en la urbo Eger, kie matene ni vizitis la urbon, kaj posttagmeze ni disdividiĝis kaj unu grupo kun mi iris al la banejo, la alia iris al vingustumado. La banejo certe belis kun ĝiaj ludoj, malvarmaj, varmaj kaj “varmegaj” akvoj, sed juĝante laŭ la mienoj de la vingustumintoj, ilia ekskurso estis ege pli “feliĉiga”, sed mi vere ŝatis eĉ la banejon.

Ju pli mi pripensas tiun ĉi IJS-on des pli aperas en mia menso belaj momentoj pasigitaj en la lago aŭ en la kampadejo, en trinkejo aŭ en manĝejo, sed mi ne povas ĉion rakonti, kaj multajn memoraĵojn mi volas konservi por specialaj tagoj, eble malfeliĉaj, en kiuj tiaj memoraĵoj reĝuigos min kaj la geamikojn. Mi nur povas inviti al la sekva aranĝo por ekhavi tiajn spertojn kaj memoraĵojn. Do venu al iu E-aranĝo, IJS aŭ IJF aŭ al iu alia, ne gravas kia, gravas, ke vi ĝuu ĝin!

Mi sendube ege ĝuis tiun ĉi festivalon, danke al la bunta programo, al la bela etoso, kaj al la multaj partoprenantoj, eĉ el Brazilo. Sendube mi volas revivigi tiun ĉi sperton en la estonteco. Egan dankon al ĉiuj organizintoj kaj partoprenintoj de tiu ĉi IJS!

Regano Emanuele