You are here

Junulara Forumo en Kaunas, LT, 22-25 oktobro

De la 22-a ĝis la 25-a de oktobro en Kaunas en Litovujo okazos la Junulara Forumo de la Orienta Partnereco. Temoj estas la pozicio de junuloj en la EU kaj la ses landoj de la Orienta Partnereco (Armenujo, Azerbajĝano, Belorusujo, Kartvelujo, Moldovujo kaj Ukrainujo). Legu pli multajn informojn ĉe http://www.youthforum2013.eu/

Al la forumo rajtas aliĝi junuloj el EU kaj kelkaj ĉirkaŭaj landoj kiel Svisujo, Norvegujo ktp. La forumo pagas plejparton de viaj kostoj (vojaĝkostoj, loĝado, manĝo..), kaj TEJO povas helpi pri la resto. Se vi interesiĝas, skribu unue al ker@tejo.org, kaj ni helpos vin aliĝi kaj partopreni.

Afiŝita en: