You are here

La sesa tago de IJK

La vendredan vesperon karakterizis la tradicia araba danco dabke, junular-infana loka dancgrupo, kiu nin konatigis al elstara loka kulturero unue instruante la dancon al ni kaj poste prezentante sian arton. Poste, apud la tradiciaj gufujo kaj trinkejo, okazis nokta movada programero nome diskutrondo gvidita de samideanino Mirina kie dudeko da divers-aĝaj kaj diversnaciaj aktivuloj cerbumis kaj ideumis pri tio kiel enmovadigi la novulojn post Esperanto-kursoj.

Frue matene, malkutime frue por la IJK, ni vekiĝis por ekskursi tra Norda Galileo. La vekiĝan suferon agrable mildigis kiel ĉiu-matene la mirinda mez-orienta matenmanĝo el pitapano (plenigebla per la jogurtfromaĝo labane', nutelaa surogato aŭ konfitaĵo), plataj salkukoj kun fromaĝo aŭ zataro, ovoj, freŝaj legomoj, frankfurta kolbaso, halvao, vinberoj, teo kaj kafo.

Post tia entuziasmiga kaj energidona matenmanĝo ni estis pretaj por nia longa nordgalileumado: la buso nin unue veturigis ekster la nazaretan trafikon kaj poste laŭ deklivoj kaj montetoj verdarbaraj, grizŝtonaj aŭ sekbrunaj.

Unua etapo estis Pki'in pluretna vilaĝo kun rimarkinda druza komunumo (arablingva, religia malplimulto de Israelo), tie ni havis la ŝancon trafi druzan geedziĝon kies (nemetaforaj) ĝojopafoj kaj surplaca dancado impresis la esperantistojn. Poste ni vidis judan preĝejon kiu enhavas dumiljarajn erojn kaj fine de ĝi post iometa fruktrikoltado de la laŭstrataj ĝardenetoj, ni povis viziti natursapvendejon aŭ gustumi lokajn patkukojn kun labane'.

La mateno finiĝis per plua druzumado en Ĥorfeŝ renkontante, pinte de ilia sankta monto, iniciton de la religio kiu klarigis al ni tre interesajn aferojn pri ĝi, ekzemple ke ĝi devenas de la bopatro de Moseo (malgraŭ ke la fondinto vivis dum la mezepoko). Nia druzo eĉ permesis al ni kunfotiĝi unufoje.

Post malvarma tagmanĝo en pinarbaro (kun tipaj manĝaĵoj kiel humuso kaj pitapano) ni daŭrigis la vojon al Safedo, unu el la kvar sanktaj judaj urboj, kie ni povis sperti la sabatan etoson en religiema urbo. Kvieto kaj silento regis dum pasis harareghavantaj infanoj, modeste nigrovestitaj virinoj aŭ viroj kun tradicia felĉapelo sub la aŭgusta suno.

La itinero daŭris laŭ la Tiberia lago. Alproksimiĝante al tiu akvo laŭ la deklivo kun grizaj ŝtonoj kaj ruĝa tero, mi tamen sentis min ĉiam pli mediteranee. Fine ni alvenis al la rivero Jordano, tie kie laŭ la kristana kredo Jesuo estis baptita. Kutima kristanismaĵa komerco atendis nin kun strebo luigi aŭ vendi blankajn ĉemizegojn kiel antaŭkondiĉo por la enriveriĝo. La merkatika taktiko ne aparte funkciis tiel, nur du el ni cedis sed kelkaj tamen profanete, ĝispiede kelkaj preskaŭ nude enakviĝis ĝuante senpagan fiŝmasaĝon. Tamen ankaŭ la karakteriza lingvemo de la esperantistoj esprimiĝis per promenado apud evangeliaj skribaĵoj en dekoj da lingvoj kun koncernaj grupetfotadoj. 

Ankaux auxskultu la raporton en la arkivo de Muzaiko!

Michael Boris Mandirola