You are here

Kontraŭrasisma konferenco: "Forigu Malamon!", Prago (CZ), 25-30 oktobro 2013

Reprezentu TEJOn en la Konferenco de UNITED!
UNITED estas la plej granda tut-Eŭropa kontraŭrasisma reto de pli ol 550 organizoj. En ĝiaj konferencoj antirasistoj kaj aktivistoj por homaj rajtoj de ĉiuj partoj de Eŭropo kunvenas kaj diskutas efikajn manierojn de batalo kontraŭ rasismo kaj diskriminacio.

  • Kiam? De la 25a ĝis la 30a de oktobro 2013
  • Kie? En Prago, Ĉehio
  • Kiu? 80 reprezentantoj de interkulturaj, kontraŭrasismaj, kontraŭfaŝismaj, homrajtaj junularaj organizoj
  • Kio? La programo kombinos debatojn, atelierojn, kunpartigon de spertoj kaj de lokaj ekzemploj, rolludojn, politikajn kafejojn kaj multajn aliajn metodojn por praktika lernado. Per via aktiva partopreno oni kreos medion de lernado unu de la alia, oni ekos kunlaborajn iniciatojn, kaj projektos kune la fokuson de la venonta Eŭropa Kampanjo Kontraŭ Rasismo, en 2014.

Temas pri interesa kaj utila evento, kun eblo videbligi Esperanton kaj krei novajn kontaktojn.
Ni serĉas homojn kiuj:

  • interesiĝas pri la temoj de kontraŭrasismo kaj homaj rajtoj
  • scipovas meznivelan anglan, kiu estos laborlingvo de la evento
  • pretas prezenti TEJOn dum la evento (kun nia subteno en la prepariĝo)
  • prefere kapablus/pretus gvidi sesion pri lingvaj rajtoj (kun nia subteno en la prepariĝo)

    Pro financaj kialoj ni donos prioritaton al homoj kiuj loĝas apud Prago, aŭ ĉiukaze povas malmultekoste atingi ĝin.

    Kiel aliĝi? Se vi interesiĝas skribu al manuela.ronco [cxe] tejo.org, dirante kial vi ŝatus partopreni kaj kiel vi pretas kontribui. Tuj poste ni kontaktos vin dirante ĉu TEJO subtenos vian partoprenon, kaj vi povos sendi oficialan kandidatiĝon ĝis la 5a de septembro.

    Legu la detalojn pri la evento en la retpaĝo de UNITED (elektu "Conferences" en la menuo).