You are here

La 24-hora Retradio Muzaiko daŭre evoluas!

Muzaiko estas kunvolontula tuttempa, tutesperanta kaj tutmojosa retradio, kia ĝis nun ne ekzistis en Esperantujo. Ekde aprilo 2011, pli kaj pli granda grupo de volontuloj laboras por realigi tiun ĉi projekton, kaj vi povas ekde oktobro aŭskulti la tuttempan, ĉiutage ĝisdatigatan provelsendon ĉe la retpaĝo: muzaiko.info. La retradio daŭre pliboniĝas kaj gajnas kunlaborantajn partnerojn, ekzemple vi povas aŭskulti Muzaikon pere de Androido, kaj pere de Muzaiko vi povas aŭskulti novaĵojn de TEJO-Aktuale. Por vigle vivi, Muzaiko bezonas eĉ pli da entuziasmaj homoj kiuj ŝatas verki, registri, paroli, intervjui, komputilumi... unuvorte: krei. Se vi havas hobion, profesion, pri kiu vi ŝatus raporti, aŭ vi ŝatus diskonigi la agadon de via asocio, vi estas ege bonvena. Se vi ne scias kiel fari, simple demandu! Por fari tion, aliĝu al la retlisto retradio-projekto aǔ skribu al info ĉe muzaiko.info por havi pli da informoj.
Afiŝita en: