You are here

Unua kunsido de nova estraro

La nova estraro de TEJO, elektita dum la IJK en Kievo/Kijivo, decidis okazigi sian unuan fizikan kunsidon en Roterdamo, Nederlando, dum la semajnofino de 2-4a de septembro 2011 — pli frue ol la kutimaj aŭtunaj estraraj kunvenoj. Tio havas la celon ĝuste laŭeble baldaŭ trovi la plej efikajn manierojn kaj rimedojn de kunagado kaj eki la estraran laboron de nova ofic-periodo.

Se vi ŝatus ke la estraro pritraktu specifajn temojn dum sia kunsido, sciigu ilin al ni anticipe.

Komentoj

Mi volonte pripensus iujn proponojn, sed tio malfacilas sen scii tion kion ĉion oni traktis dum la lasta plenkunsido en Kievo. Kaj ĉar, kiel mi jam post persona demando eksciis, la protokolo de ĝi plu ankoraŭ ne pretas (ĉar ĝi estas ie vojaĝanta kun la persono kiu faris ĝin), mi timas ke aliuloj estas simile malhelpataj. Nu, sed mi ne timas ke al la nova estraro mankus laboro, do mi simple nun deziras al ĝi bonan ekagon kaj esperas je utila kunlaboro.