You are here

Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉataj

Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazara-del-Vallo (Sicilio) interkonsentas pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto en la ĉeplaĝa sicilia urbo. Por ĝin aktivigi ni serĉas: A - Instruistojn (por instrui kaj al junuloj kaj ĉefe al plenkreskuloj) B - Administran respondeculon. La dungado estos surbaze de Eŭropa projekto, kun daŭro de minimume 13 ĝis maksimume 45 semajnoj. La salajro estos 4’263 EUR por la unua 13 semajna periodo kaj 192 EUR po ĉiu plia semajno. Ni preferus longdaŭrajn proponojn, por bone enradikigi la Centron en tiu regiono. La interesitoj bv. kontakti kosmo@esperanto.it -n por peti pli da informoj kaj kandidatiĝinstrukcioj. Kompletaj kandidatiĝproponoj devas esti pretaj antaŭ la fino de februaro. Kaze de akcepto de Eŭropaj instancoj, laborkomenco okazos ekde aŭgusto 2011. Depende de la estontaj cirkonstancoj, ni esperas ke estos eĉ ebleco por pli longa kunlaboro. Itala Esperanto-Federacio Internaciaj Rilatoj
Afiŝita en: