You are here

Verku por TEJO-Tutmonde

Ĉu vi partoprenis en interesa renkontiĝo? Eble vi regule aktivas en via loka Esperanto-klubo kaj de temp' al tempo organizas ion por-esperantan. Aŭ eble vi ĵus uzis Pasportan Servon por vojaĝi kaj vi ŝatus diskonigi al multaj homoj vian ĝojon! Aŭ eble vi emas priskribi la emociojn kiujn lasta disko de Vinilkosmo donis. Aŭ eble vi havas sensacian ideon por antaŭenigi la junularan movadon! Se vi respondis 'jes' al unu el la demandoj, ne atendu tro: verku artikolon por TEJO-Tutmonde! Sendu ĝis la 20a de Marto 2010 por ke ĝi aperu en la sekva TT! Kontaktu: Nicola (TT-redaktoro) tejo-tutmonde ĈE tejo.org msn: nicola.ruggiero ĈE email.it skajpo: nicolaruggiero
Afiŝita en: 

Nova limdato: 26an de marto!