You are here

Via opinio pri Kontakto

Karaj Legantoj de Kontakto! Via opinio pri la revuo estas por ni ege grava. Tial ni decidis fari enketon, per kiu ni volas ekscii, kion vi ŝatas, malŝatas kaj volus havi en la revuo. Tio helpos al ni plibonigi Kontakton kaj prepari ĝin ĝuste laŭ via plaĉo. La reta enketo estos atingebla inter la unua de decembro kaj la unua de februaro ĉi-tie. Bonvolu viziti ĝin kaj informi pri ĝi viajn amikojn! La plej lasta numero de Kontakto (2009:5; 233), kies temo estas "televido", jam haveblas en plenkolora pdf-versio. Ĝi estas nun disponebla por la abonantoj, ĉe la Reta Jarlibro de UEA, ensalutu kaj elektu la sekcion "Teko"). Tie vi trovos ĉiuj numeroj de Kontakto ekde 2004 kaj TEJO Tutmonde ekde 2006. Bonan legadon!
Afiŝita en: 

Saluton!

Laŭ mi "Kontako" estas bona revuo por komencantoj de Esperanto, ĉar ĝi estas facila, agrabla legado. Kvankam ne estas aktualaĵoj estas bonaj kulturaj informoj el mondo. Daŭrigu vin ĝia eldono!

Brakumon! Kaj feliĉan 2010!