You are here

Retejo translokiĝis

Se vi tion ĉi povas legi, la translokiĝo de tejo.org al nova servilo sukcesis :-)

Se vi trovos ion, kio ne funkcias, sendu mesaĝon al Paŭlo aŭ la oficejo, aŭ lasu komenton ĉi tie.

Estis iom pli komplike ol planite, ĉefe ĉar la nova servilo havis aliajn versiojn de PHP kaj MySQL, kun aliaj konfiguroj, kaj tial diversaj subpaĝaroj ne plu volis funkcii, kiel ili funkciis. Necesis kelkloke ŝanĝoj en programoj, kaj konvertado de datumbazenhavoj al alia formato.

Aldoniĝis ke iu kaŝita konfiguro malpermesis uzon de ".pl" en adresoj, kaj tial la TEJK-vikio ne plu laboris, por retpoŝtplusendoj ne eblis facila kopio de la malnova listo (mi trovis finfine kiel "restarigi sekurkopion"), kaj en iuj lokoj fuŝiĝis supersignoj ...

Paŭlo

(sube la malnova teksto de dimanĉo.)

Hodiaŭ ni volas translokigi la retejon de TEJO al alia servilo. Do verŝajne dum kelka tempo la forumoj kaj komentoj ktp. ne funkcios ĉi tie.

Mi metos anoncon, kiam la paĝaro denove laboros.

Paŭlo

Afiŝita en: 

ijk ne atingeblas rekte...
ŝajne http://www.tejo.org/ijk ne plu ligas ien ajn :(