You are here

Komitato

La Komitato estas la supera decida organo de TEJO. Ĝi kunvenas kutime dum Internacia Junulara Kongreso en julio/aŭgusto, kaj eble ankoraŭ unufoje ĉirkaŭ la jarŝanĝo. Inter la kunvenoj la Komitato diskutas per diskutlisto. La Komitato ankaŭ povas voĉdoni rete kaj poŝte. Klaku por ekscii la taskojn de la komitato, kaj kiel komitatanoj estas elektitaj. Se vi estas mem nova komitatano, legu nepre ĉi tion.

Komitatanoj (2012—2014) (38):


Komitatanoj A (27):

La Komitatnoj A estas reprezentantoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO.

Por Landaj Sekcioj (25):

  1. Argentino (JEA) – Agustina PASSAVANTI
  2. Brazilo (BEJO) – Allan dos Santos ARGOLO
  3. Britio (JEB) – Jake PENTLAND
  4. Burundo (JEBUO) – NIYUKURI Gilbert
  5. Ĉeĥio (ĈEJ) – Marek BLAHUŠ
  6. Finnlando (FEJO) – Tuomas LATVA-PIRILÄ
  7. Francio (JEFO) – Laetitia BERT
  8. Germanio (GEJ) – Clemens FRIES
  9. Germanio (GEJ) – Helen GEYER
  10. Hungario (HEJ) - Sarolta BAGÓ
  11. Hungario (HEJ) - Szabolcs SZILVA
  12. Italio (IEJ) – Michele GUERRIERO
  13. Japanio (JEJ) – IWAMA Kyo
  14. Katalunio (KEJ) - Krishna SIVILLÀ RUBIO
  15. Koreio (KEJ) – KIM Onnuri
  16. Kroatio (KEJA) – Krunoslav PUŠKAR
  17. Kubo (JS de KEA) - Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ
  18. Meksiko (MEJ) – David LÓPEZ RUEDA
  19. Nederlando (NEJ) – Michaël DE BOER
  20. Pollando (PEJ) – Romualda JEZIOROWSKA
  21. Pollando (PEJ) – Dorota RODZIANKO
  22. Rusio (REJM) – Olga ŜILAJEVA
  23. Slovakio (SKEJ) – Zuzana KOŽUCHOVÁ
  24. Ukrainio (ULEJ) – Tanja ANIKINA
  25. Vjetnamio (VEJO) – NGUYỄN THỊ Phượng

Por Fakaj Sekcioj (2):

  1. BEMI – Alina Calibe BRÜCKER
  2. EUROKKA – Michal MATÚŠOV

Komitatanoj B por la jaroj 2012—2014 (3):

La komitatanoj B estas elektitaj rekte de la individuaj membroj de TEJO. Ilia maksimuma kvanto dependas de la nombro de individuaj membroj de TEJO.

  1. WANG Shanshan, Ĉinio
  2. Ronald BABY GONZÁLEZ, Kubo/Hispanio
  3. Magnus HENOCH, Svedio/Britio

Komitatanoj C (1):

La komitatanoj A kaj B povas aldone elekti komitatanojn C.

  1. Francesco MAURELLI, Italio/Britio

Estraro (7):

Al la Komitato apartenas ankaŭ la estraranoj de TEJO.

  1. Łukasz ŻEBROWSKI, Pollando
  2. Paweł FISCHER-KOTOWSKI, Pollando
  3. Nico HUURMAN, Nederlando
  4. Michael Boris MANDIROLA, Italio
  5. Tina TIŠLJAR, Kroatio
  6. Alexandre RAYMOND, Francio/Brazilo
  7. POÓR Veronika, Hungario

  Arkivo en vikio: Komitato 2002/04, 2004/06, 2006/08, 2008/10, 2010/12

~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~

Komitatanoj A de TEJO ĉe UEA:

Por la periodo 2014—2017 estas: Michael Boris MANDIROLA, Nico HUURMAN.

Por la periodo 2010—2013 estis: Marek BLAHUŠ, Nico HUURMAN.



Taskoj de la Komitato

La komitato estas la supera instanco de la organizo. Ĝi:

  1. difinas la ĝeneralan agadon de la organizo
  2. elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin
  3. decidas pri la agado de la estraro
  4. aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizo
  5. decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj
  6. decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj
  7. decidas pri eksigo de patronoj
  8. decidas pri reglamentoj
  9. decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj

La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.

Kiel la komitatanoj estas elektitaj?

La komitato konsistas el komitatanoj A, komitatanoj B, komitatanoj C kaj la estraranoj de TEJO. La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro. La resto de la komitato estas elektata en ĉiu para jaro. La oficperiodo de la nuna komitato (sen la estraranoj) estas de junio 2012 ĝis majo 2014.

Komitatanoj A

Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Landaj sekcioj rajtas al nombro de komitatanoj A laŭ la jena tabelo:
Kalkuleblaj membroj Komitatanoj A
15-100 1
101-300 2
301-1000 3
1000+ 4
Ĉiu faka sekcio, kiu havas almenaŭ 15 kalkuleblajn membrojn, rajtas al 1 komitatano A. Landaj kaj fakaj sekcioj decidas mem, kiel ili nomumas sian komitatanon, ĉu per baloto, ĉu per nomumo fare de la estraro, ĉu per alia maniero.

Komitatanoj B

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo, laŭ la Reglamento pri Elekto de Komitatanoj B. Ili estas elektitaj per sekreta baloto de ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Por ĉiu komencita cento da individuaj membroj estas unu komitatano B.

Komitatanoj C

Kaj fine, la komitatanojn C elektos la jam elektitaj komitatanoj A kaj B, per sekreta baloto. Ili kutime estas homoj, kiuj havas specifan scion aŭ sperton por kontribui al la komitato. Ne rajtas esti pli multaj komitatanoj C ol kvarono de la komitatanoj A kaj B kune.

Esperanto