You are here

Programo "Junularo en agado"

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ofte ricevas subtenon de la Eŭropa Unio en formo de administra subvencio, kadre de la programo "Junularo en Agado".

Tio subtenas la ekziston kaj ĝeneralan laboron de TEJO: Ĝian oficejon, la gazeton Kontakto kun la oficiala rubriko TEJO Tutmonde, la estraran laboron (kaj Estrarkunvenojn). Unuopajn projektojn kiel seminarioj kaj trejnadoj ni tamen financas el aliaj fontoj.

Tiu ĉi projekto estas financita kun subteno de la Eŭropa Komisiono. La retpaĝo kaj niaj aliaj eldonoj tamen nur reflektas la vidpunkton de TEJO (aŭ la unuopaj aŭtoroj), kaj la Eŭropa Komisiono neniel respondecas pri ajna uzo de la informoj tie ĉi.
Esperanto