You are here

EUROKKA

logo: eurokka EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-rokmuzika asocio kaj Faka Sekcio de TEJO. La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

logo: artista datenbazo Unu el ĝiaj projektoj kunlabore kun E@I kaj TEJO estas la Artista Datenbazo, reta datenbazo kolektanta informojn pri E-artistoj kaj organizantoj. Ĝi ankaŭ strebas esti reta manlibro por organizi kulturajn aranĝojn.

  Oficiala retpaĝaro de EUROKKA

Esperanto