You are here

Difinu vian identecon! Interkultura Ateliero en Hungario meze de julio

Kio: internacia, "person(ec)ocentra" renkontiĝo, kiu baziĝas sur la humanista aliro/ideoj de Carl Rogers. Dum la jam tradicia renkontiĝo la partoprenantoj serĉos respondon al la demando "Kiuj ni - studentoj, geatroj, gefiloj, instruistoj, kuracistoj, kt. - estas hodiaŭ, en la XXIa jarcento?" La personeco-evolu(ig)on certigas la laborado en etaj grupoj, la sincera komunikado kaj la libera, sekura etoso, kiu helpas preni la riskon de sinmalkovro.
Kiam: de la 15a ĝis la 21a de julio, 2013
Kie: en suda parto de Hungario, en la urbo Pécs
Kiu: ĉiuj, kiuj okupiĝas pri homoj aŭ kiujn interesas la respondoj al la menciita demando (pri identeco, rolo de interkompreno kaj sinkono, pri kiel evolui vian personecon aŭ laborkapablojn)
Pliaj informoj kaj aliĝo: http://www.encounter.hu/?language=en

Afiŝita en: