You are here

Aktivuloj

TEJO vivas de siaj aktivuloj kaj esti aktiva en TEJO donas al vi ŝancon renkonti multajn junajn aktivulojn el aliaj landoj, ekhavi spertojn, kiuj utilos al vi ankaŭ poste, kaj progresigi la celojn kaj idealojn de la Esperanto-movado.

Komisionoj

Unu el la plej bonaj manieroj por aktivi en TEJO estas iĝi membro en unu el la komisionoj. Estas komisionoj pri diversaj temoj, ekzemple Kulturo, Eksteraj Rilatoj, Scienca kaj Faka Agado... vidu la tutan liston ĉi tie, kaj priskribon de la agado en komisiono ĉi tie.

Seminarioj

Por helpi aktivulojn en sia laboro TEJO organizas aktivulan trejnadon kaj en apartaj seminarioj kaj kadre de junularaj renkontiĝoj kiel ekzemple la Internacia Junulara Kongreso. Vojaĝo kaj partopreno al tiuj seminarioj ofte estas parte aŭ plene repagitaj.

Trejnadoj

Aldone al seminarioj ankaŭ disponeblas retaj trejnadoj por la lertiĝemuloj kaj elŝuteblaj trejnadmaterialoj, se vi ŝatus surloke organizi ĉeestan trejnadon.

Taskoj el la laborplano

Vi povas ankaŭ alimaniere helpi la realigadon de la laborplano de TEJO. Rigardu la tabelon de la farendaj taskoj laŭ la nuna laborplano.

Tradukado

Se vi preferas helpi el via hejmo kaj volas praktiki vian lingvokonon, nepre aliĝu al nia traduka teamo. TEJO ĉiam havas multon por traduki, ekzemple informilojn, retpaĝojn, aŭ kampanjojn.

Vi povas ankaŭ aliĝi el unu el la dissendolistoj de TEJO.

Se vi mem volas organizi ion, vi povas legi multajn dokumentojn pri organizado de eventoj.

Esperanto