Sopiran vojaĝigas koron oportuna vento. Anstataŭos la malfreŝan aeron de mia ĉambreto la etoso de amikeco.
Pro tiu strebado mi nun denove troviĝas en Varsovio. Mi promenis en parkoj, plurajn fojojn perdiĝis en la labirinto vendejetara sub la centra stacio, kaj ĝenerale sopiris la dormon en la nokta trajno al Kijivo. La dormado ne favoris min lastatempe, kaj ankaŭ kun tempo ĝenerale pacon mi ne trovis. Tial mi tre ĝojas ke mi nun survojas - al Jalto, al amikoj. Perspektivon novan mi certe trovos.
Ekiros baldaŭ la trajno. Ĝis reskribo!