You are here

blogo de PS

Problemo kun listo de ŝtatoj/provincoj estas solvita

Jam alireblas denove la retejo de PS kaj estis solvita la problemo kiu aperis al uzantoj de kelkaj landoj, kiuj devas elekti ŝtaton/provincon el listo antaŭdifinita sed anstataŭe aperadis simpla te

Ŝtato/Provinco: En formularo aperas simpla teksta skatolo anstataŭ elektolisto

Saluton! Kelkaj uzantoj informis pri la problemo, kaj ni dankas ilin pro tio.

Avertmesaĝo post skribo de komentoj

Post transpasado de la retejo al portempa servilo, ekkomencis aperi avertmesaĝo post kiam oni skribas komentojn ie ajn.

Profilmodifado reebligita!

Dum ni solvas la problemon en la servilo, kiu ne permesas modifi la profilon, la retejo estis transpasita al portema servilo. De nun eblas modifi la propran profilon kiel vi faris antaŭe.

Pasporta Servo: baldaŭa reebligo de profilmodifado

La afero bone progresas. La retejo bone funkcias en la portempa servilo. Ni faris kelkajn ŝanĝojn kaj aldonojn al la formularo por redakti la profilojn kaj nun testas ilin.

Sinprezento de programisto de PS 2.0-retejo

Saluton, karaj! Mia nomo estas Daniel Bebelacqua, el Urugvajo. Eble kelkaj el vi jam konas min kiel kunrespondeculon pri Radio Aktiva, kaj ekde aprilo/majo de 2010 mi respondecas pri modifoj kaj aldonoj en la retejon de Pasporta Servo.

Nova kompilanto/administranto de Pasporta Servo

Saluton karaj Pasportservanoj, landaj organizantoj kaj cxiuj kiuj legas cxi tiun mesagxon,

Novaj retadreso, retejo kaj kompilanto de Pasporta Servo

Unue, bonvolu diskonigi la fakton ke la malnova retadreso de Pasporta Servo ne plu funkcias ekde la 9a de novembro. La nova retadreso estas pasportaservo cxe tejo punkto org. La reta aligxilo en la retejo de PS ankaux provizore ne funkcias, cxar gxi ankoraux sendas al la malnova retadreso.

TRIMONATA PROKRASTO DE ELDONO 2009

Karaj PasportServuloj,

Unue: pardonu ke tiu cxi informo venas malfrue. Mia komputilo paneis kaj ecx ne jam resanigxis. PS-dosieroj savigxis, felicxe.

Pasporta Servo 2008: elektronika anstataŭ papera ekzemplero

Pardonon pro la longa prokrasto de tiu ĉi informo. Montriĝas ke multaj gastigantoj tamen ne ricevis sian 'senpagan' paperan ekzempleron de Pasporta Servo.

Pasporta Servo 2008 ricevite en Nederlando!

Hodiaŭ mi mem finfine ricevis mian paperan ekzempleron de Pasporta Servo. Tio montras ke la libroj estas dissenditaj ankaŭ al ekster Pollando. Bonvolu do pacienci, via libro alvenos, kvankam malfruege. Ne plu necesas mesaĝi kiam vi ricevos vian propran ekzempleron.

Derk Ederveen, kompilanto

Pasporta Servo 2008 ne jam alvenis

Mi ĵus sendis duan mesaĝon al la presisto por informiĝi kial Pasporta Servo 2008 ne jam alvenis ĉe la gastigantoj. Al mia unua mesaĝo, je la 1a de aprilo, li respondis ke la unuopaj libroj estis senditaj al la gastigantoj inter la 26a de februaro kaj la 6a de marto. Polaj gastigantoj cetere jam ricevis ĝin. Bonvolu informi min se vi loĝas ekster Pollando kaj tamen jam ricevis la adreslibron.

Pasporta Servo 2008 forsendiĝas

Mi ricevis informon de la presejo en Pollando ke eldono 2008 de Pasporta Servo estas presita. Oni forsendos ĝin morgaŭ, je mardo la 26a de februaro. La libro do alvenu en via leterkesto dum la venontaj semajnoj.

Pasporta Servo 2008 malfruos

Bedaŭrinde, apero de eldono 2008 malfruos je kelkaj semajnoj. La presisto ne jam ekpresis ĉar la antaŭpago ne jam alvenis. Mi informos ĉi tie pri la progreso.

Pasporta Servo 2008 al presisto kaj en hejmpaĝo

Kovrilo de Pasporta ServoMi traktis ĉiujn respondilojn kaj aliĝilojn kiuj alvenis ĝis la 28a de decembro. La adreslibro, kun 1225 gastigantoj en 90 landoj, nun estas presata kaj dissendata, kaj atingos la gastigantojn kaj la libroservojn en marto. Krome, mi aktualigis la mapojn kaj adresinformojn en la hejmpaĝo. Mi esperas ke mi povos en marto publikigi la unuajn ŝanĝojn kaj aldonojn.

Paĝoj

Abonu al RSS - blogo de PS