You are here

Aktivula Trejnado

Dumeventaj trejnadoj
La Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado povas helpi vin organizi trejnadon dum via evento, provizi spertan trejniston, elprovitan aŭ porokaze kunmetitan trejnadmaterialon. Se vi interesiĝas pri tio, skribu por la detaloj al at@tejo.org .
Rete disponeblaj materialoj por ĉeestaj trejnadoj
La celo de la trejnadmaterialoj estas, ke iu, kiu iom spertas pri la temo, povu helpe de ĝi gvidi ĉeestan trejnadon. Se vi faris ĉeestan trejnadon, bonvolu disponigi vian materialon, por faciligi la laboron de aliaj. La pretaj materialoj disponeblas al ĉiuj pri la sekvaj temoj, sed bonvolu skribi retmesaĝon al at@tejo.org, se vi planas uzi ĝin.
Rete disponeblaj trejnadmaterialoj
Feliĉe estas pli kaj pli da homoj en Esperantio, kiuj pensas ke gravas taŭga aktivula trejnado por la sukceso de Esperanto, kaj ne nur pensas tiel, sed kreas kaj disponigas trejnadmaterialojn. La kolekto de kelkaj materialoj troviĝas ĉi-tie. Se laŭ vi mankas io, bonvolu skribi al at@tejo.org kun la retadreso por aldoni ĝin al la listo.
Retaj trejnadoj de AT
Retaj trejnadoj estas plureraj trejnadoj rete, kiuj havas la celon laŭeble plej efike (do malpene sed plene) transdoni la konojn necesajn pri la specifa temo. Ĉiuj eroj havas similan strukturon: iomete da klarigo estas sekvata de tasko(j). Post ke vi sendis la taskon kun la eventualaj korektoj estos sendita al vi la sekva ero. La trejnadoj nuntempe disponeblas pri la subaj temoj, pliaj detaloj troviĝas ĉi-tie.
  • eksteraj rilatoj
  • intertraktado
  • gvidantoj, grupa agado
  • por novaj komitatanoj A/B
Ĉu vi pensas ke indas ke estu pli da agadoj, pli da temoj kovritaj? Vi tute pravas, abundas temoj pri kiuj ege bezonatas bonkvalita trejnadmaterialo libere disponebla por la aktivularo de TEJO. Kiom rapide ni povas ilin krei dependas nur de ni, de la laborkapablo de la komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado kaj ties helpantoj. Do novaj laborfortoj, interesiĝantoj, helpemuloj bonvenas ĉe la komisiono de TEJO pri aktivula trejnado. Pri nia agado, celo vi povas legi ĉe la sepa punkto de la laborplano: https://bit.ly/laborplano2013 , ĝi estas la minimumo, aliaj agadoj ankaŭ aldoneblas, se vi havas ideon. Se vi interesiĝas, helpemas, skribu al at@tejo.org retmesaĝon, specifante en ĝi vian intereson kaj disponeblan tempon (se vi estas malcerta pri io, indiku tion). La komisiono antaŭdankas vian helpon, ja kune ni atingas pli!

Se vi ŝatus legi pli pri kial gravas aktivula trejnado, kiel ni trejnas, kiu trejnas, legu pli ĉi-tie.
Esperanto